Akvofalo de Gregorčič
| Situo - GPS (WGS 84) | N: 46º13' 30" E: 13º 39' 37" |
| Supermara alto | fundo ~ 454 m |
| Alto de akvofalo | 88 m |
| Aliro | Kamno - Selce |
Akvofalo de Gregorčič altas 88 m kaj falas en grandan ŝtonan kaldronon kiu deksraflanke estas fermita per sabloŝlimejo. Percepto de la akvofalo estas unika kaj akvofalo de Gregorčič certe enviciĝas en la plej atrakciajn akvofalojn de Eŭropo.
Priskribo de la vojo:
De Selce ĝis akvofalo de Gregorčič estas iom malpli ol horo de marŝo. Vojo estas relative facila, escepte de la lasta parto antaŭ la »kaldrono«.
Trans trabo supreniras pado dekstren super la maldekstra bordo de rivereto Malenšček. Tie la pado dividiĝas:
- Maldekstra vojo: Kondukas al ŝlimejo kaj grundglitejo ĝis kruta supreniro helpante per kojnoj.
- Dekstra vojo: Por 20 minutoj pli longa, sed ni vidas grandajn trabojn en fluejo de rivereto Volarje kaj malsuprajn akvofalojn. Ni transiras la rivereton sub la unua malsupra akvofalo (15 m).
De sur pinto estas majesta kaj klara rigardo al akvofalo de Gregorčič. Bela duhora ekskurso!